Kalendaro adresoj kaj aliaj informoj

Se aliaj komenciĝ-horo en la kalendaro mem, uzu tiujn en la kalendaro!

 

KEK Studgrupo

Dum studgrupaj vesperoj ni dividos nin en malgrandaj grupoj laŭ diversaj temoj. Ekzemple: gramatiko, la legado de Marvirinstrato kaj kvizoj.

 

KEK - Kopenhaga Esperanto-Klubo

La aranĝoj okazas en la Kulturdomo Bispebjerg NV, Tomgårdsvej 35, 2400 København NV, 19:00 - 21:00.

Kluba kontakto: Betty Chatterjee, tel: 48420386, bettychatterjee68@gmail.com.

Junularaj vesperoj: Respondeculo Mathias Dalmose. Tiuj vesperoj kompreneble ankaŭ estas por aliaj membroj.

Studgrupo: Respondeculo Betty Chatterjee.

Verkada grupo: Respondeculo Jens S. Larsen. La grupo konvenos du aŭ tri foje aŭtune. Ĝi eble pretus verki artikolojn port Esperanto en Danio.

 

Næstved - Esperanto Unuiĝo de Næstved

La aranĝoj okazas en ĉambro 111 en la kazerno de Grønnegade, Grønnegade 10B, konstruaĵo 10, Næstved.

Demandoj, aliĝoj al la sekretario: Grete Nielsen. Tel: 5572 1240, rete atingebla pere de: eho-esperanto@stofanet.dk.