Raporto de la prezidanto 2022

Finfine ni liberiĝis de la mallumaj nuboj de kronviruso. Tio signifas ke ni dum la printempo povis pli libere renkontiĝi kadre de DEA kaj KEK. 

Kadre de DEA ni havis budon ĉe Krop-Sind-Ånd ekspozicio en Brøndbyhallen kiu okazis inter la 8‑a kaj 10-a de aprilo. Ni diskutis nian lingvon kun multaj ĉeestantoj, kaj feliĉe estis kelkaj kiuj interesiĝis lerni Esperanton. Pia Wettergren ricevis la liston de interesiĝoj kaj kelkaj aliĝis al ŝia kurso.

Nia jarkunveno okazis kadre de Tria Skandinavia Kongreso. La renkontiĝo estis sukcesa kaj altiris 46 samideanojn el Norvegio, Svedio kaj Danio. Estis sufiĉe da prelegantoj kiuj ofertis interesajn prelegojn, kaj vespere la muzikantoj distris nin per kantoj kaj ĉendancoj. Kiam ni atingis Oslon, ni piediris al la muzeo de Edward Munch, kie ni travivis impresan ekspozicion.

La norvega kaj la dana organizoj uzis la okazon nomumi honorajn membrojn por multjara laboro de la landaj organizoj. De Norvegio estis Douglas Draper kaj Otto Prytz, kaj de Danio estis Ileana Schrøder. Douglas Draper bedaŭrinde ne povis ĉeesti, sed Otto kaj Ileana mallonge dankis pro la honoro. Mi esperas ke eblas alian fojon pluteni la tradicion fari skandinaviajn kongresojn. Mi dankas al ĉiuj kiuj kontribuis al la evento.

La pramkompanio DFDS ne ŝatis gastojn kiel nin, kaj ni spertis kelkajn obstaklojn. Ili verŝajne preferas klientojn kiuj vespere drinkas bierojn en la restoracioj, kaj pro tio ili gajnas pli. Ni almenaŭ lastan fojon faris kunvenojn ĉe ili.

Ĵus antaŭ la somero mi ricevis mesaĝon de advokato ke DEA heredis monon de nia multjara membro Birthe Trærup. Ŝi interalie tradukis kelkajn librojn kaj historiojn de H.C. Andersen, kiujn Zamenhof ne mem tradukis. Estis kelkaj ricevantoj de la heredaĵo, kaj meze de la procezo transprenis ĝin nova advokato, kaj pro ambaŭ kialoj, ĝi iom daŭris. Ni ricevos la heredaĵon baldaŭ. 

La estraro de DEA proponis al la estraro de DEJO, ke DEJO mem petu kotizojn el siaj membroj anstataŭ DEA. Ni starigis debaton pri tio, kaj DEJO planus ŝanĝi sian statuton por kompletigi la transformadon. 

Post nia Zamenhofa festo ni perdis la eblecon uzi Fakti, Bispebjerg Bakke 6. La estrino kiu respondecas pri la loko bedaŭrinde ricevis multe pli da klientoj, kaj tial ŝi ne povis pruntedoni al ni la senkostan lokon. 

DEA havis 105 membrojn je la fino de la jaro. 

La estrara laboro bone kaj glate funkciis dum la tuta jaro, kaj pro tio mi dankas al la estraro.

Peter Wraae

DEA regnskab 2022 — Premu la ligilon por vidi la kalkulaĵon de 2022.