Kalendaro


Ĉi tie vi povas vidi liston de la okazaĵoj de Dana Esperanto-Asocio (DEA), Kopenhago Esperanto-Klubo (KEK), Århus Esperanto-Forening (ÅEF) kaj Dana Esperantista Junulara Organizo.


Kopenhago Esperanto-Klubo (KEK) renkontiĝas en la “Kulturdomo” Tomsgårdsvej 35, 2400 København NV ĉiulunde je la 19a horo en ĉambro B. Tamen povas okazi kelkaj ŝanĝoj, do bonvolu kontroli la ĉi-suban kalendaron.

Eniru tra la malantaŭa enirejo en la parkejo. Premu butonon en la dekstra muro por malfermi la pordon aŭ voku 20 27 08 39 aŭ 60 70 79 69.


Aarhus Esperanto-Forening (ÅEF) renkontiĝas en Folkestedet, Carl Blochs Gade 28, 8000 Aarhus C kutime la lastan vendredon ĉiumonate je 19:30. Bonvolu kontroli ŝanĝojn en la ĉi-suba kalendaro. Volonte skribu al ÅEF se vi intencas partopreni.


Alklaku okazaĵon en la kalendaro por vidi pri ĝi pliajn informojn.