Kalendaro

Ĉi tie vi povas vidi liston de la okazaĵoj de Dana Esperanto-Asocio (DEA), Kopenhago Esperanto-Klubo (KEK), Århus Esperanto-Forening (ÅEF) kaj Dana Esperantista Junulara Organizo.

Konversacia Esperanto-Klubo (KEK) de Kopenhago renkontiĝas en la kulturdomo BRØK en Brønshøj (alklaku por vidi en Google Maps) kutime ĉiun unuan kaj trian lundon de la monato.

Aarhus Esperanto-Forening (ÅEF) renkontiĝas en Folkestedet, Carl Blochs Gade 28, 8000 Aarhus C kutime la lastan vendredon ĉiumonate je 19:30. Bonvolu kontroli ŝanĝojn en la ĉi-suba kalendaro. Volonte skribu al ÅEF se vi intencas partopreni. Alklaku okazaĵon en la kalendaro por vidi pri ĝi pliajn informojn.

Aktuala listo de ĉiuj aktivecoj en Danio kun rilato al Esperanto troviĝas ĉe Eventa Servo.

Sabate la 11-an de aprilo je 10-a horo, en Dalgas Have18, 2000 Frederiksberg:

Ĝenerala kunveno de Dana Esperanto-Asocio 2026

Tagordo

  1. Elekto de kunvena gvidanto
  2. Elekto de protokolanto
  3. Jara raporto
  4. Jara kalkulaĵo 2025
  5. Laborplano de DEA, 2026-2017
  6. Envenintaj proponoj
  7. Elekto de prezidanto
  8. Elekto de estranoj kaj anstataŭantoj
  9. Elekto de revizoroj
  10. Eventuaĵoj

Kunvenoj de Konversacia Esperanto-Klubo, Kopenhago

Ni kunvenas en la kulturdomo BRØK, ĉambro: Nabolaget 1a etaĝo, wifikodo Public, Brønshøjvej 3, 2700 Brønshøj.

 

Lundo 12 januaro 2026 je la 19a horo en Brønshøjvej 3

Babila vespero: la pasinta jaro

Ni rakontas pri nia kristnaska ferio kaj pri la pasinta jaro: en la klubo, en Esperantujo kaj en la mondo ĝenerale.

 

 

Lundo 26 januaro je la 19a horo en Brønshøjvej 3

 

Vivo kaj verko de Albert Einstein. Ole Therkelsen prelegas.

 

La longa kaj turbula vivo de Einstein kiel infano, junulo, fizikisto kaj oldulo kaj lia mondfama verko kiu donis al li la Nobel Premion en 1921.

 

 

Lundo 16 februaro je la 19a horo en Brønshøjvej 3

 

Ĉina vespero  

 

Preskaŭ 1/5 de la homaro loĝas en Ĉinio kaj multaj el niaj importitaj varoj venas de tie. Ankaŭ en Esperantujo tiu lando estas grava, ekz. la esperanta versio de Unesko Kuriero estas prizorgata de la ĉina Esperanto-movado. Krom tio eĉ en la lingvo mem estas (laŭ Claude Piron) multaj trajto de la ĉina lingvo.

 

Pro tiaj kialoj ni devove celebras la ĉinan novan jaron kiu komenciĝas la 17an de februaro.

 

 

Lundo 2 marto je la 19a horo en Brønshøjvej 3

 

Ĉar Gronlando nun estas en la centro de la mondo rilate al politikaj diskutoj, ni elektis tiun landon por profundaj diskutoj. Ĉiuj opinioj estas bonvenaj. Jan kaj Lene Niemann, kiuj dum longa tempo loĝis en Gronlando, kaj antaŭe prelegis pri ĝi, partoprenas pli malpli kiel ordinaraj debatantoj. Ni komencas kaj spicas la diskutojn per mapoj, bildoj kaj videoj.

La antaŭe anoncitan prelegon de Jan kaj Lene Niemann pri Euskio ni aranĝos alifoje.

 

 

Lundo 16 marto je la 19a horo en Brønshøjvej 3

 

KEK generalforsamling / Ĝenerala kunveno de KEK.

 

Lundo  20 aprilo 2026 je la 19a horo en Brønshøjvej 3

Pioniroj per bildoj

La unuaj pioniroj en Kopenhago kaj la polemika apero de konkuranta lingvo en Parizo. La vizito de Zamenhof en la dana ĉefurbo kaj lia sekreta kunveno kun mondfama lingvisto (kunveno, kiu ŝajne devis resti sekreto). Bent Jensenius faras lumbildprelegon (power point) pri tiu tikla historia afero.