Infomateriale

Brochurer

 

Der kommer løbende mere materiale på denne side.

Referater af bestyrelsesmøder

Protokolo de DEA-estrarkunsido

Merkrede la 3-an de septembro 2025 je la 16.00 horo en Carit Etlars Vej..

Ĉeestas: Jacob Nordfalk, Bent Jensenius, Peter Wraae, Finn Østerbæk, Ileana Schrøder; per Jitsi: Jens S. Larsen (protokolanto), Tobias Nowak, Wolfgang Kirschstein.

  1. Nova oficejo/kunvenejo

Ni devas ellokiĝi la 1-an de novembro, se ni ne volas pagi 2 000 kronojn monate (nun­tempe 1 500). Montriĝis tro malfacile trovi konvenan lokon en Frederiksberg. La Teozofia Societo havas bonan kunvenejon, sed kostus 600-700 kronojn monate. “Brøk” en Brønshøj estas ekslernejo rearanĝita kiel kulturdomo kaj kostos 4 000 kronojn jare por 18 kunvenoj. Ĝi estas ne perfekta, sed uzebla loko ĝis oni trovos ion pli bonan. Ni do uzos tiun eblecon, se ne montriĝos io pli bona pagota per maksimume 1500 kronoj monate: stokejo, libera havi kunvenojn tre ofte, instru-ebleco, ekrano; taŭga por la Kulturnokto.

Aparta stokejo kostas ĉ. 4 000 kronojn jare, sed la suma elspezo estos nur duono de la nuna. Tamen indus demandi al la KEK-anoj ĉu iu havas sufiĉe sekan lokon por niaj libroj ktp. (6 translokiĝaj kestegoj.)

La estrar-kunvenoj okazos en la biblioteko de Brønshøj.


  1. Nova redaktoro al nia revuo EeD. Wolfgang translokiĝos al Germanio

Kiam Bent demandos al la KEK-anoj pri stokejo, li povus samtempe demandi ĉu iu konas iun kiu povus transpreni. Finn sendos al Wolfgang la (tri) adresojn de DEJO-anoj kiuj ricevu EeD elektronike.


  1. Kiu volus instrui Esperanton?

Bent (kaj Peter Weide) iom instruas rete. Ni bezonas ankaŭ ĉeestan instruadon, prefere de juna instruisto. Michael Branebjerg, Kim Henriksen, Zita, Gosia estis menciitaj. La lernantoj ricevos la lernolibron de Stano Marcek, sed la instruisto mem decidos pri sia metodo.

Bent kontaktos Gosia, kaj ŝi respondis (post la kunveno) ke ŝi volonte instruos.


  1. Propono de Wolfgang ŝanĝi statuson kiel estrarano kun Jacob N

Ni akceptas ke ĝis la jarkunveno Wolfgang estas anstataŭanto kaj Jacob membro de la estraro de DEA.


  1. La Kultura Nokto la 10-an de oktobro

Ĝi okazos kiel kutime en la ejoj de Carit Etlars Vej. Jacob diris ke la organizintoj de la Esperantobudo de la unua de majo estu invititaj kunlabori pri la Kultura Nokto. Necesas atenti, tamen, ke ĉe ni la Kultura Nokto estas sufiĉe mallaŭta afero. La homoj kontaktitaj en la Roskilde-festivalo estu atentigitaj pri nia partopreno en la Kulturnokto.


  1. Eventualaĵoj.

Estis sukcesa jaro en Roskilde.

Zamenhofa vespero okazos dimanĉe la 14-an de decembro en Dalgas Have, Frederiksberg.



La venonta kunsido okazos merkrede la 22-an de Oktobro 2025 je la 16:00 horo en nia kunvenejo de Carit Etlars Vej (eksterurbanoj per Jitsi).

Protokolo de DEA-estrarkunsido

Merkrede la 22-an de januaro 2025 je la 14.00 horo en Carit Etlars Vej.

Partoprenantoj: Peter Wraae, Jens S. Larsen (protokolanto), Jakob Nordfalk, Ileana Schrøder, Bent Jensenius, Wolfgang Kirchstein, Finn Østerbæk.

  1. Jarkunveno en Aarhus

Ni faris kelkajn modifojn en la programo submetita de Peter. Al la aliĝilo estis aldonita informo pri ebleco de pli malmultekosta tranoktado per memmendo. La invitilo estas alkroĉita al ĉi tiu retmesaĝo.

Peter preferus demeti la prezidantecon, sed se ne eblas, li pretas daŭrigi unu jaron ankoraŭ. Li ankaŭ opinias ke ni bezonas pli junajn estraranojn, dum aliflanke la laboro estas des pli facila ju pli longe la samaj homoj faris ĝin.

Laŭ Jakob, gejunuloj bezonas tre konkretajn taskojn por esti allogeblaj en la laboron, ekzemple en Krop-Sind-Ånd aŭ la kulturnokto – kaj iom post iom ili povas transpreni la respondecon pri nia partopreno en tiuj aranĝoj, gastante la koncernajn estrarkunsidojn antaŭ ol estraraniĝi. La grupo pri la Roskilde-festivalo havas similan problemon. Se ekzemple la Zamenhof-festo estas tasko de Finn, eble li jam nun pripensu kiu lin helpu.

Finn, Jens kaj Wolfgang estos elektataj kaj akceptos reelekton. Ankaŭ Jørgen Manniche akceptas plian jaron kiel revizoro. Nova dua revizoro estos Karen Jørgensen, Aalborg.

  1. Krop-Sind-Ånd ekspozicio

Estis disdonitaj enirbiletoj.

  1. Plani/anonci kurson de Esperanto post la foiro Krop-sind-ånd

Interesitoj ofte ne trovas tempon por kurso. Laŭ Ileana, necesas kontakti ilin tre baldaŭ post la foiro por ne perdi ilin. Laŭ Jakob, nepras havi fiksitan daton de kurskomenco jam en la foiro. Instruontoj estas Wolfgang fizike kaj Bent skajpe. La kursoj komenciĝos rete la 18-an kaj fizike la 20-an de februaro, kaj Jakob utiligos la informon ankaŭ por la kontaktitoj en la Roskilde-festivalo.

Ileana: Por nia reklamado en Facebook ni siatempe turnis nin al eksterulo. Jakob: Jen ekzemplo de io por kio oni povus engaĝi novulon.

  1. Kalendaro pri aranĝoj en Danio

Jakob: La paĝo estas tre malofte ĝisdatigata. Ileana: Ĉu vi pretus transpreni la respondecon? Jakob: Ne; sed mi serĉos novan retestron, kiu interagu kun la estraro.

  1. Invitoj al laboro por aktivigi aliajn danajn esperantistojn
    (kaj adopti novajn estraranojn)

Jakob: Oni provu esti iom pli invitanta.

  1. Publikigado de la estrara laboro

Jakob: Pli da homoj povus interesiĝi pri la estrara laboro ol la ricevantoj de la protokolo. Peter: Ni enmetos la protokolon en la hejmpaĝon.

  1. Uzeblo de la hejmpaĝo por trovi aktualajn informojn

Jens redaktos la hejmpaĝojn per informoj sendotaj de Peter.

  1. Eventualaĵoj

Jens instigis al la estraranoj sendi al li komentojn pri la manuskripto de la unua ĉapitro de lia verkata libro, kiun li dissendis.


 

La venonta kunsido okazos merkrede la 12-an de marto 2025 je la 14:00 horo en nia kunvenejo en Carit Etlars Vej (kun Jens per Skajpo).